Читать книгу Mielo kaj Pipro. Miniaturoj онлайн
4 страница из 6
– Kien vi sendas?
– Al Honkongo.
– Kial ne ekzistas indekso?
– Neniu indekso.
– Kiel?
Ŝia kolego de la sekva fenestro maldekstre, ĉirkaŭ kvardekjara virino, probable aŭdinta nian dialogon, demandis ŝin:
– Internacia?
– Jes.
– Tiam eblas sen indekso.
– Kaj kiel sendi ĝin, per aero aŭ per tero?
– Kiel li volas.
La knabino alklakis la klavaron:
– Neniu Honkongo!
– Kiel ne?!
– Atendu momenton, mi ekscios.
La knabino iris al la fenestro dekstre malantaŭ kiu sidis ankaŭ ĉirkaŭ dudek knabino:
– Rigardu Honkongon.
– Atendu minuton…
– Ankaŭ vi ne havas ĝin!
La knabinoj konfuzite demandis min:
– Kaj kio estas Honkongo?
– Honkongo estas eksa brita kolonio, en 1996 ĝi iris al Ĉinio.
– Atendu momenton… Ne, ankaŭ ne en Ĉinio… mi demandos la estron.
La estro, ĉirkaŭ kvindekjara virino, ĵetante rigardon al mian pakaĵon, montris sian fingron al la ekrano:
– Ĉi tio estas Honkongo.
Poste ŝi prenis plumon kaj skribis «Honkongo» sur la pakaĵeto, forstrekante la vortojn «Kong Kong», kiujn mi skribis haste.